19 Mar 2011

Sabata tagmezo. Mi sidas sur trajno. La tekkomputilo de mia laborejo sidas sur miaj genuoj. Havi tekkomputilon sur siaj genuoj estas malbone por la sano de viroj, cxar tio detruas la kapablo krei semojn, sed mi ne zorgas multe pri miaj semoj.

Mi vojagxas mia hejmurbo Stokholmo por renkontigxi kun miaj gepatroj kaj gefratoj. La trajniro dauras kvin horojn. Se oni pretas pagi por la rapidaj trajnoj, oni povas vojagxi dum tri. Marde, frumatene, mi revojagxos hejmen. Mi revenos meze de la labortago do mi iros rekte al la laborejo.

Lunde vespere mia fratino ludos teatroverkon kun sia teatra lernejklaso, dimancxe vespere mi festos translogxigxon de amiko. Tio estas mia plano. Dum la resto de la semajnfino mi esperas povi renkontigxi kun pliaj amikoj kaj umi kun la familio. Pasis kvar monatoj ekde mia lasta vizito al la urbo.

Tags: ,

· · · ◊ ◊ ◊ · · ·

Tradicie vestita abio ekster kuirejoDo finiĝis julvespero ankau ĉi-jare. Malsimile al plejmultaj celebrantoj na kristnasko, svedoj celebras jam la 24-an. Kiam mi skribas, tio estis hierau. Jen la julvesperaj kutimoj de mia familio:

Ekde ke miaj patroj aĉetis montaran domon en Herjedalio, ni pasigas julon tie. Kelkan tagon antau julvespero, ni aĉetas abion malgrandan, kaj vestas ĝin per brilaĵoj – strioj, globoj kaj lampetoj. Ni starigas ĝin per baza apogilo meze interne.

Julvespero (oni nomas la tutan tagon tiel) komenciĝas ordinare. Oni ellitiĝas kaj matenmanĝas. Post matenmanĝo oni komencas finfari la diversajn manĝaĵojn kiuj serviĝos lunĉe. Eble oni havas tempon eliri skii kelkan horon. La lunĉo estas granda kaj iom malfrua. Ĝi estas bufedo kiu konstistas el: haringo en diversaj marinaĵoj, salmo krudspicita, ŝinko kun mustardoj, viandobuloj kun stufita krispa brasiko, kolbasetoj, diversaj saucoj kaj biermosta pano. Oni trinkas julmoston (tio estas ne mosto sed karbondioksida trinkaĵo simila al kokakolao), glasetojn da brando kaj/au bieron.

Post la bona manĝado na tiuj frandaĵoj oni rigardas certan programon televidan. Ĝi estas kolekto na filmetoj de Disney, kiu fariĝis antau kelkaj jardekoj. Pro iu kauzo ĝi ankorau restas tradicio kaj plimultego de svedoj rigardas ĝin ĉiujule kvankam la enhavo samas ĉiun jaron, kaj tio estas iom amuze. Tiun kavalkadon oni nomas Donaldo Anaso, kvankam Donaldo estas nur unu el pluraj ĉefroluloj en ĝi.

Donaldo Anaso skeptike manpremas kun stranga ruĝhara birdo

Dum Donaldo Anaso, kaj la resto de la tago, oni manĝetas memfaritajn dolĉaĵojn: krembombonoj, marcipanfiguroj, marcipanruloj, nugatglobetoj interalie. Post la televidumado okazas la disdonado na donacoj. Sub la abio kuŝas stako da enpaperigitaj donacoj, kiujn tien metis homoj dum la ĵusaj tagoj. Plej ofte unu homo prenas la iniciaton – nuntempe kutime mia fratineto – preni unu donacon post la alia kaj doni ĝin al la ricevanto de ĝi. Oni malfermas la pakaĵojn kaj dankas al la donintoj.

Post ioma tempo da umado kun au sen ricevaĵoj, oni manĝas rizkaĉon. Oni verŝas al si teleron da kaĉo, aldonas cinamon, sukeron kaj lakton – sed antau ol oni rajtas manĝi, oni devas elpensi kaj prezenti rimon. Se ĝi estas tro simpla, aliuloj plendos kaj igu onin elpensi novan. Por tiuj kiuj emas angori pri sukceso, ĉi momento povas tiri ilin al malesperaĉo, sed espereble ne. La restanta vespero pasas kiel kutime, sed ja pli festeca.

· · · ◊ ◊ ◊ · · ·

08 Maj 2010

Kalendaro

Nu.

Ĵaŭdo estis bona tago!

Unue, mi ellitiĝis je la 8-a sen vera bezono. Dormi inter la noktomeza kaj 8-a horoj estas celo al kiun mi strebas kune kun Pluva. Do, ĵaŭde mi sukcesis.

Post la ellitiĝo mi purigis la vivĉambron, la kuirejon kaj la enirejon de la domo. Daŭris unu kaj duonan horon. Tion mi faras ĉiusemajne.

Puriginte, mi busveturis urben, universitaten. Tie mi unue renkontiĝis kun ulo kiu aĉetis mian libron de filozofio. Poste mi renkontiĝis kun samkursano (mi studis filozofion dum la aŭtunon sed nun studas lingvosciencon) por prepari kaj okazigi kelkajn eksperimentojn. Fartis tempostreĉe sed sufiĉe bone.

Je la 15-a, mi devis foriri de la samkursano, ĝis banko. Tie mi renkontiĝis kun du samestraranoj de la sobrula klubo, por aranĝi pri kelkaj ekonomiaĵoj.

Tion farinte, mi finfine reiris hejmen. Laŭ plano, dum la vespero mi farus pertelefonajn taskojn kiel parto de la distancokurso de interlingvistiko. Tamen, pro teknikofuŝo tio ne eblis. Do tiel finiĝis mia bona tago.

(La interlingvistika kurso komenciĝis per enkonduko al esperanto antaŭ kelkaj monatoj. Tamen, tio ne estas fonto de miaj esperantopovoj. Mi jam parolis esperanto kaj nun faras la kurson ĉefe pro subteni la rulo de ĝi.)

Ĝis reskribo!

Tags: , ,

· · · ◊ ◊ ◊ · · ·

30 Apr 2010

Hodiaŭ estas varmege! Somero enpaŝas sentime ĉi-tie, tagon post tago. Mi iru eksteren por ekzerce kuradi… se mi havos la forton. Krome, mia patro ĵus revenis el eksterlando, do esperinde li povos helpi min pri ripari mian biciklon.

Hodiaŭ ankaŭ estas la lasta de aprilo, Valborgsmässoafton (aŭ simple Valborg [ˈvɑːlbɔrj] – en esperanto verŝajne valpurga nokto). Tra tuta Svedio oni tial faras lokajn fajregojn kaj spektas ilin dum la vespero. Mi anas al loka ĥoro kiu kantos por la okazo, je la 20-a.

Krome, valpurgo kompreneble signifas ke plejparto de la junularo ebriegiĝos.

Tags: ,

· · · ◊ ◊ ◊ · · ·

26 Apr 2010

Saluton!

Mi komencas ĉi tiun taglibron per sumigi la semajnfinon.

Cheese

Blu, Ĉiiz kaj Franki, el Foster's Home

Vendrede, miaj patroj sekvis inviton al vespermanĝo ĉe mia fratego en Upsalo. Tio donis al mia frateto kaj mi okazon aranĝi etan filmvesperon. Ni invitis kelkajn komunan amikojn. Mi movis mian komputilon al la vivĉambro, por uzi ĝin kun la granda televidilo kiel ekrano. En la komputilo mi havas kelkdek filmojn kiun mi elŝutis dum la lasta tempo.

Komence (ĉirkaŭ la 19-a) venis nur Kyuu, kiu estas amiko ĉefe de la frateto. Tiuj du kuiris kokidan salaton kiun ni manĝis. Dum ke ili ludis, mi enuis. Atendante pliaj amikoj, mi pasigis la tempon per legi studolibron kaj komputilumi ĉe la televidilo. Noktomeze venis Pluva, Mana kaj Talyz. Tio gajigis min, kaj multe leviĝis la aktiveco en la domo – kaj Pluva kaj la frateto inklinas al aktivege konduti sin inter amikoj :) Ni spektis du filmojn (The Jungle Book kaj Hoodwinked) kaj du partojn el diversaj televidaj serioj (Aaahh!!! Real Monsters kaj Foster’s Home for Imaginary Friends). Ni enlitiĝis ĉirkaŭ la 7-a!

laserluda areno

Laserluda areno

Sabaton, post mallonga dormo, ni ĉiuj iris al la urbo. Mi, Pluva kaj Kyuu iris al la parko por spekti japanan aranĝon pri sakurofloro. Ĝi ne estis multe amuza, sed multaj beletaj nerdoj pri japana kulturo ĉeestis :)

Post iom da tempo tie, mi iris al kunveno de la sobrula klubo. Laŭ ties plano, hodiaŭ ni iris al Laserludejo. Tio estas pafludo de laseraj pafiloj, en kiu oni ŝteliras ĉirkaŭ malluma ĉambrego kun vandoj, aperturetoj kaj obstakloj. Oni portas veŝton kun lumantaj sentiloj kaj laseran pafilon kies lasero tute ne dolorigas sed estas registrata de la veŝtaj sentiloj kiam ili pafiĝas. La pafilo havas malgrandan ekranon kie oni povas legi informojn, ekzemple pri kiu ĵus pafis onin kaj kiom da poentojn oni havas.

La ludo estis ege amuza kaj mi kuris multege dum la 40 minutoj de la ludo, kaj rezulte mi havas multan muskoldoloro hieraŭ kaj hodiaŭ. Tamen – mia teamo venkis kaj mi ricevis plej multe da poentoj! :D

Post la ludo mi iris al Pluva. Ni ludis videoludoj ĝis la nokto. Tiam ni iris eksteren en la urban nokton. Ni prenis la subtera trajno al la gimnazia lernejo kie mi kaj ri renkontiĝis la unuan fojon. La lernejo efektive loĝigis komputilofeston far la studantoj. En granda ĉambro staris kelkdek komputiloj, kunligita en lokan reton. En aliaj ĉambroj oni ludis konzolajn ludojn kaj tablotenison. Ni kaj mi renkontis kelkajn amikojn tie. Ni ĉeestis dum kelkaj horoj kaj poste eliris por manĝi en hamburgaĵejo. Kiam ni fine revenis hejmen al Pluva ĉirkaŭ la 4-a, ni tuj endormiĝis.

La dimanĉo ne estis samkiom interesa tamen ne tute okazaĵomalplena. Mi iris denove al la ejo de la sobrula klubo, sed ĉifoje por pentri sur ties vando kune kun kvar aliaj anoj. Ni konsistigis etan laborgrupon por tiu celo. Post la pentrado restas ankoraŭ iom sed baldaŭ dekoros la vandon la motivo, nome mapo de la stokholmaj subteraj trajnoj.

Nu, kiel dirite: tiu longa teksto komencu tiun ĉi taglibron. Mi kutime ne skribas tiom multe. Ĝis reskribo :)

Tags: , , ,

· · · ◊ ◊ ◊ · · ·