sidopanel

kategorier

etiketter

 
(dekor: Arlas huvud)
  • Arla, 090927 17:03
  • permlink
  • kommentarer
  • RSS för kommentarer till detta inlägg

ordinara NR

Hieraŭ okazis, laŭtradicie, la Nerdia Renkontiĝo de septembro. Estis planita ankaŭ malferma domo lige al projekto de ia lingvo-organizaĵo, sed neniu aperis por tio, laŭe de mia antaŭdiro. Ni ludis kelkajn ludojn kaj je ĉirkaŭ la oka ni iris manĝi picon, tute kiel kutime. Ni estis ok junuloj, ĉiuj svedaj.

Mi starigis demandon, pri kiu mi cerbumas ekde OR. Dum OR partoprenis interalie unu esperantano el Västerås, kaj krome mi scias ke loĝas sufiĉe aktivaj anoj en Upsalo kaj kompreneble en Stokholmo. Tial mi ekhavis la ideon ke pli kunlaboru tiuj tri urboj.

Mi ne ricevis klaran opinian respondon, sed ili sciigis min pri ke ne okazas multe en la du aliaj urboj. Komence mi pensis ke tio estas malbone, ĉar tial ne ekzistas aktiveco kiun oni povas kunigi. Sed mi repensis kaj min konvinkis ke kvankam ne ekzistas aktiveco, eble ekzistas aktivemaj homoj. Se tio pravas do tute indas komencu kunlaboron, laŭ mi.

kommentarer

Ett RSS-flöde för kommentarer till detta inlägg nås genom syndikeringsikonen vid inläggets titel.

Ingen har kommenterat ännu.

kommentera